Radikpremo estas la premo, kiu ekzistas en planto pere de osmozo en la radika histo de plantoj. Kune kun la suĉoforto de la planta transpirado, kiu ekiĝas pere de la transpirado de la plantaj folioj, la akvo en la planto estas transportata de la radikoj al la pintoj de la planto.

radiko de kotonujo

Kialoj redakti

La transportĉeloj en la ksilema parenkimo, transportas la akvon al la ksilemo. Tiu transporto okazas aktive, do sub forkonsumado de energio pere de osmoze efikaj substancoj (precipe ne organikaj jonoj). Tie per tiu proceso la osmoza potencialo malplifortiĝas (la osmoza premo plifortiĝas), kio kaŭzas la eniĝadon de akvo en la plantan korpon. La akvo fluas de la sufaco de la radiko laŭlonge de la osmozaj potecialaj graduentoj ĝis la interno de la endodermiso, kie la kasparaj strioj baras la akvofluon. Plej laste ĉie tie aŭ jam pli frue ĉe la eksteraj radikaj ĉeloj la akvo devas eniri la simplaston ( la internon de la planta korpo). Post la trapaso de la epidermisa histo ĝi plufluas al la ksilemo. Tie kreskas pro la enfluado de la akvo la hidrostatikan premon, nome la radikpremo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Informative Seite der Uni Düsseldorf

Literaturo redakti

Kadereit. J.W. k.a.: Straßburger Lehrbuch der Pflanzenwissenschaften, eldonejo Springer spektrum, Berlin, Heidelberg, 37a eldono, 2014, p. 351- 362.