Radio Aino (103,7 MHz, Helsinko) dissendis rokmuzikon kaj finnan babiladon el Helsinko, Finnlando per la radio kaj la Interreto. Ĝi funkciis ekde Novembro 1999 kaj estis malfondita la 13-an de Januaro 2003. La kanalo dissendis dekomence per cifereca tekniko kaj poste ankaŭ interrete. Oni celis, ke ĝi estu la komenco de cifereca radiofonio en la lando. Ĝi ne sukcesis altiri sufiĉan nombron da aŭskultantoj kaj aĉetantoj de bezonata nova tipo de ricevilo kaj estis tial malfondita post iom pli ol 3-jara servado.

Radio Aino preferis, inter aliaj, la muzikon de Suzanne VEGA, Steely Dan, Randy NEWMAN, Dire Straits kaj Al GREEN.

Radio Aino estis malpli rasisma kaj cenzurema ol usona rokmuzika radio. Ekzemple, en la kanzonoj en la angla, la obscenaj vortoj ne estis cenzuritaj.

Radio Aino ne dissendis en Esperanto.

Vidu ankaŭ: rok-muziko


Eksteraj ligiloj: