Ramūnas

vira persona nomo

Ramūnas estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la litova vorto ramus (trankvila) [1]. Virina formo estas Ramunė, kiu ankaŭ estas la litova vorto por la flora planto kamomilo, kiu en tizanoj kaj kremoj trankviligas intestaj kaj mensajn perturbojn kaj haŭtajn iritiĝojn, do ankaŭ etimologie rilatas al la vorto ramus (trankvila). Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Ramas kaj Ramys.

Konatuloj kun tiu persona nomo redakti

  • Ramūnas Navardauskas (naskiĝis en 1988), biciklisto
  • Ramūnas Šiškauskas (naskiĝis en 1978), korbopilkisto

Notoj redakti

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 309