Ramat (ajnue: ラマッ ramat; en Saĥaleno: ramu) estas termino el la ajnua religio.

Ĝi havas multajn signifojn, depende de kunteksto, povas signifi ‘animo’, ‘penso’, ‘intelekto’ aŭ ‘koro’. Iafoje ĝi signifas esencon de tuta vivo.[1] Laŭ la ajnua religio, ĉiuj estaĵoj, ĉiuj nevivigitaj elementoj de la naturo kaj ĉiuj objektoj kreitaj de homo havas ramat; perdo de ramat signifas la finon de la esto de estaĵo aŭ objekto.

Estas diversaj tipoj de ramat: ramat longa ĉe la homoj kiuj havas boneman karakteron, mallonga ĉe la homoj kun karaktero pasia kaj nerva, malforta ĉe la objektoj havitaj de homoj, forta ĉe tio kio ne estas havita de homoj.[2]

Ramat povas abandoni la estaĵon kie loĝis; ĉi tio permesas kontakti kun spiritoj, vojaĝi al malproksimaj lokoj, implicite al tie kie loĝas mortintoj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dzieje i legendy Ajnów (pole) de Bogdan Kupis (1983). Varsovio (p. 45)
  2. Dzieje i legendy Ajnów (pole) de Bogdan Kupis (1983). Varsovio (p. 47)
  3. Dzieje i legendy Ajnów (pole) de Bogdan Kupis (1983). Varsovio (p. 46)