Reĝa Loko de El Escorial

La Reĝa Loko de San Lorenzo de El Escorial, estis hibrido de senjorio apartenanta al la reĝo kaj al la monaĥoj kreita en la 16-a jarcento, de la reĝo Filipo la 2-a. Ĝi etendiĝis ĉirkaŭ la samnoma monaĥejo, tra la nunaj municipoj San Lorenzo de El Escorial, El Escorial, Zarzalejo kaj Santa María de la Alameda, en la suda flanko de la Gvadarama Montaro, en la Madrida Regiono (Hispanio).

La Monaĥejo estas la centra kaj ĉefa nukleo de la Reĝa Loko

La Monaĥejo kaj la Reĝa Loko ricevis en 1984 la deklaron Monda heredaĵo de Unesko.