Reĝo (ludkarto)
ludkarto
Reĝo estas ludkarto kutime prezentanta portreton de reĝo kun glavo aŭ sceptro en la mano. En tradiciaj franctipaj ludartoj la reĝo funkcias kiel la 13-a karto situanta inter damo kaj aso, kaj la kartaro enhavas kvar reĝojn po unu en ĉiu kart-emblemo (trefo, karoo, kero kaj piko).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/King_playing_cards.jpg/220px-King_playing_cards.jpg)
En kelkaj ludoj reĝo estas la plej alta rango, en aliaj pli altas aso. En Pinochle, Schnapsen kaj kelkaj aliaj eŭropaj ludoj aso kaj deko rangas pli alte ol reĝo.