Renaskiĝo (france Regain) estas romano de Jean Giono [ĴioNO], publikigita de la eldonejo Grasset en 1930.

Regain
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean Giono
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1930
Eldonejo Éditions Grasset
vdr

Giono volis enigi Postfojno en la Trilogio de Pajno poste Monteto (france Colline) kaj Iu de Baumugnes (Un de Baumugnes). En la prezento de la Trilogio de Pajno, li skribas: "Mi devos paroli pri tiu, kiu estis solega en la altebenaĵa fundo, poste aĉetis virinon per sesdek azenaj frankoj, kaj kiu el tio revivigis sian tutan teron, kaj nova herbo kreskis kaj oni povis falĉi la postfojnon."

France, regain signifas renoviĝo kaj samtempe postfojno.

Resumo redakti

En la vilaĝo de Aubignane, nur tri loĝantoj restas: maljunulo Gaubert, maljunulino Mamèche kaj junulo Panturle. Kiam Gaubert foriras por vivi kun sia ido, Panturle restas sola kun Mamèche. Panturle solece suferas. Samtage, Mamèche diras al li, ke ŝi alkondukos virinon al li. Poste ŝi malaperas... Panturle nun estas la sola vilaĝloĝanto; li ĉefe ĉase vivtenas sin.

Iam vespere, antaŭ lia hejmo haltas viro kun junulino. Ŝi tiras la ĉaron de la viro. Ili frapas la pordon, Panturle ne malfermas. Kiam ili foriras, li sekvas ilin en la nokto. Li sekvante kvazaŭ faldronas en rojegon. Ili savas lin kaj tiras lin al la rojbordo, senkonscia sed sana. Kiam li rekonsciiĝas, la virino estas kontraŭ li. Ili longtempe interparolas, poste "ŝi renversas sin en tiu brako [...] kaj kuŝas sin en la herbo."

Matene, Panturle diras "Venu, ni iras al la hejmo". Ŝi nomiĝas Arsule, ŝi sekvas lin.

Ili kunvivas, Panturle ekkultivas. Nova fido animas lin. Arsule nun estas virino en la hejmo de la viro, kiu jam ne estas sola. La amo estas tie, sen deklaro, kvieta kaj solida. En la bazarego, ili vendas belegan tritikon, kreskintan pro la labora prizorgado de Panturle.

Iam la viro Gédémus, akrigisto, reaperas en Aubignane kaj postulas damaĝmonon ĉar li jam devas aĉeti azenon por tiri lian muelŝtonon anstataŭ Arsule. Panturle donas al li monon, ili kuntrinkas vinon kaj Gédémus malaperas.

Fine de la romano dua familio ekinstaliĝas en la vilaĝon, kiu estas renaskonta danke al la laboro kaj la volo de la homoj.

Arsule gravediĝas kun jam sia unua ido.