Regionhistoria muzeo de Reitzengeschwenda
La Regionhistoria muzeo de Reitzengeschwenda (germane: Volkskundemuseum Reitzengeschwenda) troviĝas en Drognitz, Germanujo (Reitzengeschwenda nr 24).
Regionhistoria muzeo de Reitzengeschwenda | |
---|---|
Lando | Germanio |
Priskribo de la loko
redaktiKomencoj estis en 1969, vera muzeo-fondo en 1983; intertempe la kolektoj pligrandiĝis senteble. En kamparana domo de 1680 estas elmontrataj kamparanaj iloj, mebloj, tradiciaj kostumoj kaj sekcio pri historio.
Kolektaro
redaktiEn la draŝejo estas dioramoj pri vivospacoj de la regiono, kiuj invitas al aŭskultado, gapado kaj tuŝado. Krome videblas sur tri etaĝoj malnovaj iloj agrikulturaj (de jungil-kolumoj por ĉevaloj ĝis draŝmaŝino) kaj prezentatas diversaj aliaj metioj.
Kolekto mineralogia en la flanka alo donas ideojn pri la ankoraŭ el la tero elfosindaj juveloj kaj varbas novajn geologojn.
En la teknika monumento Sägemühle (segmuelejo) oni povas informiĝi pri la ligna prilaborado kaj la flosigado sur la rivero Saale.
Kirko
redaktiPartoprenantoj de rondgvidado povas ankaŭ viziti la modestan kirkon kun belaj plafonaj pentraĵoj, baroka ambono, malnova orgeno kaj interesa baptujo.
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 42