Regionhistoria muzeo de Schalkau
La Regionhistoria muzeo de Schalkau (germane Heimatmuseum Schalkau) troviĝas en la iama tribunalo de la unua instanco de Schalkau, Rödentaler Straße nr 12.
Regionhistoria muzeo de Schalkau | ||||
---|---|---|---|---|
![]() | ||||
loka muzeo ![]() | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Schalkau | |||
Adreso | Rödentaler Straße 12, 96528 Schalkau | |||
Koordinatoj | 50° 23′ 41″ N, 11° 0′ 21″ O (mapo)50.3948111.005873Koordinatoj: 50° 23′ 41″ N, 11° 0′ 21″ O (mapo) | |||
| ||||
Retpaĝo | http://www.museumsverband-thueringen.de/museumsverband/museen/museum/heimatmuseum-schalkau.html | |||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b5/Schaumberg_7233.png/220px-Schaumberg_7233.png)
Priskribo de la ejoj
redaktiLa muzeon gastigas la monumentprotektita domo ekde 1995. La historia muraro servis antaŭe ankaŭ kiel urbodomo, laboroficejo, lernejo kaj urba arkivejo.
La multo da objektoj elmontritaj rakontas pri la unuaj mencioj de setlado en Schalkau, la intimajn rilatojn al la burgo Schaumberg kaj al la ŝanĝantaj dinastioj.
La elmontro-salonoj permesas enrigardon en la ekonomian kaj kulturan evoluon de la regiono. Videblas i.a.:
- trovitaĵoj el tomboj
- dokumentoj kaj aktoj
- etaj privata memoriĝaĵoj de la lokuloj
- kamparana ĉambro kun ekipaĵo
- produktoj el la frua ludilfarada epoko
- belegaj skulptaĵoj el ligno
- modlitaĵoj kaj desegnoj de lernintoj kaj instruintoj de la en 1881 fondita fakaltlernejo
- tradiciaj kostumoj
Ekde 2000 trovas oni en la muzeo ankaŭ la plej novajn elfositaĵojn el la burgruino Schaumberg.
Literaturo
redaktiMuseumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 144
Eksteraj ligiloj
redaktiInformoj pri la muzeo kun bildoj.[rompita ligilo]