Religia libereco en Alĝerio

Religia libereco en Alĝerio estas regulita de la konstitucio de Alĝerio, kiu deklaras Islamon kiel la ŝtata religio (laŭ la artikolo 2), sed la konstitucio ankaŭ deklaras ke "libereco de kredoj kaj opinioj estas nefordonebla" (laŭ la artikolo 36).

En la praktiko, la registaro de Alĝerio plejofte subtenas religian liberecon, kun iuj limigoj. La registaro de facto promocias la politikon de toleremo, ĝi permesas, kun iuj limigoj, la religian aktivecon de aliaj konfesioj. La malgranda kristiana kaj tre malgranda juda minoritatoj plejparte praktikas siajn kredojn sen la ŝtata regulado. La leĝoj de Alĝerio ne agnoskas kaj ne permesas edzinigojn de islamaj virinoj, kaj edzigojn de viroj, kiuj ne estas islamanoj, al islamaj virinoj; sed la leĝoj permesas edzigojn de islamanaj viroj kaj kristianaj/judaj virinoj. Laŭ la leĝoj, infanoj devas konfesi religion de siaj gepatroj, eĉ se ili naskiĝis eksterlande kaj estas civitanoj de sia naskiĝlando.

Referencoj redakti