La ŝajnkunmetaĵo retiketo estas mallongigo de reta etiketo, kaj aludas la aron de reguloj kiuj montras bonajn morojn (etiketo) en la komunikado pere de Interreto. La oficala dokumento difinante la retiketajn regulojn estas la RFC 1855.

Se ni devus reteni unu regulon, ĝi estus : Tion, kion vi ne farus okaze de reala konversacio, ne uzu Interreton kiel ŝildon por tion fari. Al tiuj bonedukiteca kaj respekta nocioj sin greftas kromaj reguloj rilate al fakaĵoj de plurmedioj.

Ekzemploj de bonaj moroj kiuj devus esti konsiderataj en la uzo de la retpoŝto estas:

  • La temo de la mesaĝo devas respeguli la veran enhavon. Se en postaj interŝanĝoj la temo varias, oni devus ŝanĝi ankaŭ la temlinion, eventuale kun aludo al la antikva.
  • Oni devus saluti en la komenco, ĉefe se oni sendas mesaĝon unuafoje al la celato aŭ al forumo; respondoj ne nepre bezonas rean salutadon
  • Oni ne sendu provokajn asertojn al forumoj, kaj des malpli al individuaj celatoj. Oni ne respondu al provokaj mesaĝoj. Oni ne plendu se provokajn mesaĝojn oni respondas per neadekvataj respondoj
  • Oni evitu ĉenleterojn. Oni kaŝu la adresojn de la celatoj en disvastiga informo, kaj oni forviŝu la adreson de la sendinto en plusenda mesaĝo.
  • Oni ne sendu spamon al nepetintaj celatoj. Oni ne sendu komercan informon en ĝeneraltemaj forumoj
  • Majuskloj en mesaĝo egalas al kriado

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti