Rezonita katalogo (en la franca, germana kaj angla: catalogue raisonné) estas inventaro plej kompleta de la verkoj de pentristo, juvelistoskulptisto, kun indiko de la loko, kie la verkoj situas kaj de mencio de ilia posedanto, se tiu persono akceptas. Plej ofte aperas ĝenerala prezento de la artisto. La plej ofta titolo de tia katalogo estas la nomo de la artisto kun la naskiĝdato kaj la mortodato. Ideale oni kolektu plej multe da informoj pri tiu persono ; oni metu en la katalogon informojn pri genealogio, lertigado, komenco en la kariero, matura periodo, vivofino. Venu indikoj pro la famo de tiu personeco, kiel la recenzistoj kaj la publiko akceptis lin/ŝin. Menciindas la lernantoj, la amikoj, la sekvantoj. Arkivaj dokumentoj bonvenas en tia katalogo : juraj aktoj pri vivoeventoj kaj similaj.

Tiu esprimo rezonita katalogo naskiĝis en Francio kaj restas en diversaj lingvoj. Ĝi estas uzata precipe de muzeoprizorgantoj, historiistoj pri arto, profesiuloj pri arta komerco kaj kolektantoj, kiuj deziras difini la valoron de sia havaĵo por asekuroj.

La vorto «raisonné» signifas, ke la historiisto prezentas la kompletan verkaron de la artisto laŭ difinita ordo :

  • Laŭ tempa ordo (plej ofta vico)
  • Laŭ tema ordo (povas esti adekvata vico por iuj artistoj)
  • Laŭ grandeco (malofta vico)