Ribelo de Quebra-Quilos

Ribelo de Quebra-Quilos [kebra-kilŭz] okazis en 1874-1875 en nordoriento de Brazilo, ĉefe en Pernambuko, Paraibo kaj Rio Grande do Norte. La rekta kaŭzo de ribelo estis la devigo de metra sistemo en Brazilo. Vere, popolo ribelis kontraŭ impostoj, devigo de militservo kaj malbonaj sociaj kondiĉoj, sed la metra sistemo estis la moto de ribelantoj, pro tio ili estis nomitaj "quebra-quilos" (kilogram-detruituloj). La detruo de novaj mezuroj ne devenis de ke ili ne komprenis la novan sistemon, aŭ de "amo" al malnova mezurunuoj, kiel kelkaj homoj pensis en 19-a jarcento kaj en frua 20-jarcento, sed la fakto ke la brazila registaro kreskigis la impostoj kune la adopto de novaj mezuroj pro financii la Milito de la Trilanda Alianco.

La ribeluloj ne havis estrojn, aŭ politika organizo. Simple atakis bazarojn kaj detruis mezurilojn. Imperiaj trupoj alvenis la regionon kaj "pacigis" la popolon preskaŭ sen rezisto. En Pocinhos, ekzemple, armeo arestis, torturis kaj mortigis 40 virojn por "fari ekzemplon".