Rikordo
En komputado, rikordo estas grupo da datumoj uzebla en iuj operacioj (precipe ĉe eneligo) kiel unu tuto; speciale en la programlingvoj, datumstrukturo kies anoj (kampoj) povas havi malsamajn datumtipojn.
En kelkaj programlingvoj (interalie, en C) la rikordoj estas nomataj per pli ĝenerala termino strukturo. En C++ rikordo (nomata strukturo) estas speciala okazo de klaso.
Ekzemplaj difinoj de rikordoj
redaktiSekvas ekzemploj pri difinoj de rikordoj en diversaj programlingvoj:
- PL/I:
declare 1 dato,
2 jaro picture '9999',
2 monato picture '99',
2 tagnumero picture '99';
- C:
struct dato {
unsigned short jaro;
unsigned char monato, tagnumero;
};
type
monato_t =
(jan, feb, mar, apr, maj, jun, jul, aug, sep, okt, nov, dec);
dato_t = record
jaro: 0..3000;
monato: monato_t;
tagnumero: 1..31;
end;
var
dato1, dato2: dato_t;