Ringonatriko (Natrix natrix) estas senvenena serpento el la familio Natrikenoj (Natricidae). La genro Natriko longtempe estas konsiderata kiel apartenanta al la familio de Kolubredoj (Colubridae). La ringonatriko inter 1826 kaj 1907 estis metata en la genro Tropidonotus, kaj la nomo Tropidonotus natrix ofte aperas en malnova literaturo.

Ringonatriko

La ringonatriko dankas sian nomon al la flavaj makuloj ambaŭflanke de la kolo, tuj malantaŭ la kapo, kiuj supre kelkfoje kunfluas kaj rememorigas ringon.

Habitato (ruĝe)