Rinzajo

skolo de budhismo en Japanio
(Alidirektita el Rinzaio)

Rinzajo (臨済宗; Japane: Rinzai-shū [rinzai-ŝu], Ĉine: 临济宗 línjì zōng [linĝji zong]) estas tradicio de Zeno en Japanio. Temas pri unu de la tri skoloj de zena budhismo en Japanio (Soto, Rinzajo kaj Ōbaku).

La Rinzaja Zeno estas markita per la emfazo kiun metas sur la Kenshō ("vidi la veran propran naturon", aŭ lumigo) kiel enirejo al la vera budhisma praktiko, kaj per insisto al multjara trejnado post la lumigo por enkarnigi la liberan funkciadon de la saĝo ene de la agado de la ĉiutaga vivo.