Ritma ludoritma ago estas genro de muzikbazitaj agovideoludoj, kiuj postulas ritmosenson de la ludanto.

Ludantoj kun dancpartnero por ludi Dance Dance Revolution, unu el la plej sukcesaj ritmaj ludoj.

Ludoj de tiu genro ĉefe fokusas pri danco kaj la fikcia uzo de muzikaj instrumentoj. Ludantoj devas puŝi butonojn en sekvenco indikita sur la ekrano. Tiel la avataro dancos aŭ ludos sian muzikilon ĝuste kaj la ludanto atingos pli altan nombron de poentoj.

Multaj ritmaj ludoj povas esti ludataj de pluraj ludantoj, kiuj provos ĉiu atingi plej altan nombron de poentoj aŭ kunlaboros kiel muzika bando.

Kelkaj dancbazitaj ludoj postulas, ke la ludanto mem dancu sur speciala matraceto.

Bibliografio redakti

  • Ashcraft, Brian, Arcade Mania! The Turbo-Charged World of Japan's Games Centers (Kodansha International, 2008)
  • Rollings, Andrew & Adams, Ernest, Fundamentals of Game Design (Prentice Hall, 2006)