Roșiorii de Vede
Roșiorii de Vede [roŝiorij de vede] estas urbo, municipo, en la distrikto Teleorman en Rumanio. Ĝi estas inter la plej malnovaj urboj de la lando kaj iam estis ĉefurbo de la regiono/distrikto Teleorman.
Roșiorii de Vede | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Teleorman | ||
Poŝtkodo | 145100 | ||
Aŭtokodo | TR | ||
Telefonkodo | +40 0247 | ||
Retpaĝaro | www.rosioridevede.ro | ||
Politiko | |||
Urbestro | Ion Nuțu | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28,600 (2 006) | ||
Loĝdenso | 146 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 44°6′41″N 24°59′39″O / 44.11139°N, 24.99417°O (mapo)Koordinatoj: 44°6′41″N 24°59′39″O / 44.11139°N, 24.99417°O (mapo) | ||
Alto | 32 m | ||
Areo | 73,97 km² | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
En la germana lingvo ĝi havas la nomon Russenart, kiun unuafoje (en 1385) notis la germanaj pilgrimantoj Peter Sparnau kaj Ulrich von Tennstadt, kiuj revenante de Jerusalemo ripozis en la urbo. Kredeble ili derivis la nomon de la loka nomo Ruși (rusoj).
La urbo estas iom grava fervoja nodo, kie kunvenas fervojaj linioj el kvin direktoj.