Unuiĝo de Hungaraj Pedagogoj de Rumanio
(Alidirektita el Romániai Magyar Pedagógusok Szövetsége)
Unuiĝo de Hungaraj Pedagogoj de Rumanio, UHPR, hungare: Romániai Magyar Pedagógusok Szövetsége, rumane: Uniunea Cadrelor Didactice Maghiare din România estas fakorganizo en Rumanio por interesdefendo kaj interesreprezentado de hungarlingvaj instruadaj institutoj (infanĝardenoj, ĝeneralaj lernejoj kaj mezlernejoj).
Historio
redaktiLa UHPR fondiĝis en 1991 kaj ĝia sidejo estas en Miercurea Ciuc.
Estraro
redakti- Pál István Lászlófy, prezidanto (eterna honorprezidanto), Ilona Tulit, András Tőkés, Ferenc Pál. De 2011 la prezidanto de la organizo estas Botond Burus Siklódi.
Ĉefaj agadkampoj
redakti- Organizado de Somera Akademio Bolyai por pedagogoj, de lernojarduma perfektigaj kursoj, de sportrenkontoj, de Alternativa Literatura Konkurso. Premioj por pedagogoj: Premio Mákvirág, Premio Ezüstgyopár, Premio Apáczai. Eldonado de revuo: Magister. Ĝi estas la posedanto de Eldonejo Ábel
Fonto
redakti- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de organizo[rompita ligilo]