Ronronado estas sono kiun produktas kelkaj specoj de felisedoj, pere de profunda vibrado. Homoj kiuj posedas katojn kutime kredas ke ronronado estas signalo, ke la kato estas feliĉa. Tamen, sciencistoj ne certas ke tio estas la efektiva kialo de ronronado. Estas teorioj, laŭ kiuj katoj ronronas por signali, ke ili estas en sociema humoro, kiam ili bezonas aŭ ricevas atenton, aŭ por indiki ke ili ne estas minaco.

Ronronado de feliĉo
Ronronado de hejma kato


Ronronado de alia hejma kato

La ronronado de apartaj hejmaj katoj povas malsame soni.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon.

Ĉiuj specoj de felisedoj ronronas, krom la apartenantoj al la genro Panteroj, alivorte tigroj, leonoj, jaguaroj kaj leopardoj.