Rosiana COLENERS (Dendermonde, ĉirkaŭ 1500 - Dendermonde, 1560 aŭ post 1571) estis sudnederlanda poetino. La Flandrino Coleners amikiĝis kun siaj gelandanoj Anna Bijns kaj Lucas de Heere, kiuj dediĉis sin ankaŭ al la poezio. Nur unua poeziaĵo de Coleners estas konata kaj disdonata. La verso estis publikigata en la verko de Lucas de Heere.

De la flandra Dendermonda cirklo de poetoj oni sciis, ke aliaj verkoj de Coleners ekzistis, kvankam post jarcentoj tutaj verkoj estas malaperintaj. Oni scias ankaŭ, ke Rosiana Coleners kapablis nek legi, nek skribi kaj ŝi diktis siajn versojn.