Roverso estas refaldo sur brustoparto de jako, mantelo k.s. kaj kelkfoje prezentas alian ŝtofon aŭ koloron ol la cetero de la vesto. Ĝi estas plilongigo de la kolumo, de kiu ĝi estas apartigita per diversformaj tranĉoj. Se la pinto de la reverso montras malsupren oni parolas pri "falanta roverso", se ĝi montras supren pri "pinta" aŭ "soranta roverso". Dum diversaj epokoj ankoraŭ ekzistis aliaj rovers-formoj, ekzemple dum bidermajro "kurba roverso" kun entranĉo.

Dandoj en manteloj kun kurbaj roversoj, ĉ. 1830
Falanta roverso
Pinta roverso

Vidu ankaŭ redakti