Rozália Fejér Kótsiné

(Alidirektita el Rozália Kótsiné Fejér)

KÓTSINÉ FEJÉR Rozália [pr. ko:ĉine: feje:r] estis hungara aktorino naskiĝinta ? kaj mortinta en Koloĵvaro la 4-an de marto 1811.

Kariero redakti

Kune kun siaj pli aĝaj fratoj ŝi estis unu el fondintoj en 1792 de la unua teatrotrupo de Koloĵvaro, inter 1792 kaj 1808 ĝia gvidanta aktrino. Ekde 1795 ŝi estis la edzino de János Kótsi Patkó kaj pli juna fratino de aktoro, teatrestro János Fejér.

El ŝiaj roloj redakti

  • Eulália (Kotzebue: Embergyűlölés és megbánás);
  • Gurli (Kotzebue: Indusok Angliában);
  • Járikó (Eckartshausen: Inkle és Járikó);
  • Alcimna (Gessner: Evander és Alcimna);
  • Blanka (Kalchberg: Templáriusok).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon