Rumburka ribelo

Rumburka ribelo estis kontraŭmilita prezentiĝo de ĉeĥaj soldatoj de rezerva bataliono de la 7-a pafista regimento de aŭstria-hungara armeo; ĝi eksplodis la 21-an de majo 1918 en nordbohemia urbo Rumburk. Dekomence ĝi estis reago precipe pro nesufiĉa provizado (la soldatoj suferis pro malsato), nepagitaj solduloj kaj ĉikanadon elflanke de oficiroj.

Ekzekuto de Stanko Vodička, František Noha kaj Vojtěch Kovář
Monumento al Rumburka ribelo en Rumburk

RibeloRedakti

La ribelo komenciĝis la 21-an de majo 1918 post la sesa horo matena per tio, ke 65 viroj frunte kun František Noha rifuzis obeemon al komandantoj: kontraŭe al ordono veniĝi senarmile ili venis al matena veniĝo kun fusiloj. Al la ribelo iom post iom aldoniĝis pluaj soldatoj, la suma nombro estis proksimume 700. Malgraŭ tio ke la ribelo eksplodis spontane, ties gvidantoj ligis rapide kontakton kun ĉeĥaj soldatoj el la 18-a infanteria regimento el Hradec Králové, kiu estis lokigita en Česká Lípa. Sole tio povus transporti la ribelon en pluajn regionojn, kio povus ekkreski al revolucio, kiu en la ĉeĥaj landoj estis ekota. La ribeliĝintoj unue konkeris urbon Rumburk kaj post ili ekiris al marŝo al Nový Bor, kie ili estis ĉirkaŭigitaj fare de soldataroj de la aŭstria-hungara armeo inkluzive de la 18-a infanteria regimento kaj dispolvigitaj.

Punigo de la ribelintojRedakti

 
Tombo de Vojtěch Kovář en tombejo en Košíře en Prago 5

Kiel gvidanton de la ribelo estis krom František Noha (* 4-an de decembro 1894 en Dobřany ĉe Stříbro) markitaj Stanislav Vodička nomata Stanko (* 4-an de majo 1895 en Lobzy ĉe Plzeň) kaj Vojtěch Kovář. La 29-an de majo 1918 frumatene estis pafmortigitaj. Per militjuĝo en Rumburk kaj en Nový Bor estis al mortpuno kondamnitaj ankaŭ Jakub Bernard, Jiří Kovářík, Jakub Nejdl, František Pour, Jan Pelnář, Antonín Šťastný kaj Jindřich Švehla; tiuj estis pafekzekutitaj la 29-an de majo vespere.

 
Ekzekuto de sep ribelintoj en arbaro malantaŭ Arbara tombejo en Nový Bor

Al pluaj dek kvar kondamnitoj estis la verdikto mildigita al multjara malliberigado. El pli ol 580 akuzitaj ribelintoj estis 116 pro puno senditaj al batalfronto kaj resto malliberigita en Malgranda fortikaĵo en Terezín.

 
Tabulo en ekzekutejo en Nový Bor

Leteroj de František Noha por adiaŭi kun la panjo kaj kun gefratojRedakti

„Kara panjo.

Akceptu la plej koran saluton kaj varman kison, jam lasta, kial vi ekscios pli poste.

Estis ĉe ni en Rumburk io neantaŭvidebla, kion mi devis partopreni, kies sekvo estas, ke mi nun staras antaŭ militjuĝo kaj mi estos kondamnita al morto, kion mi atendas, sed mi konfesas al vi el tio, ke mi ne kulpas - mi devis fari tion, kion estis farantaj la aliaj.

Tial mi petas vin kara panjo, pardonu al mi ĉion, kion mi faris al vi malbonan kaj forgesu, ke vi havis filon Franciskon. Mi estas adiaŭanta kun vi en spirito kaj ĝis revido nur ĉe tiu plej supera juĝejo, kiu ununure juĝas juste.

Kun Dio


„Karaj fraĉjo kaj franjo.

Ankaŭ al vi mia saluto kaj kiso, pardonu al mi ĉion - nekoleriĝu je mi - kaj ĉefe mi petas vin, zorgu pri nia kara panjo, ne faru al ŝi maldolĉan vivon.

Mi estos mortinta, sed sen kulpo, ĉar mi devis fari ion, kion faris la aliaj. Mi estas katenita kaj atendas pluan. Mia lasta adiaŭ ankaŭ al Vašek.

Dum kiam vi estas legantaj tiun ĉi leteron, mi ne plu estas inter vivuloj.

Kun Dio Francisko“

Kelkajn erarojn indikas al ĝusta mezuro ekz. [1]

Pluaj fotojRedakti

ReferencojRedakti

  1. [1] Arkivigite je 2018-07-31 per la retarkivo Wayback Machine www.rozhlas.cz/dvojka/stopyfakta/_zprava/cesta-do-rebelovy-duse--1554075.

Eksteraj ligilojRedakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj al temo Rumburka ribelo en Vikimedia Komunejo