SGML, (angle Standard Generalized Markup Language, esperante "Norma Ĝeneraligita Marklingvo") estas metalingvo en kiu oni povas difini marklingvojn por dokumentoj. SGML estas ido de la "Generalized Markup Language" (GML) de IBM, ellaborata en la 1960-aj jaroj de Charles Goldfarb, Edward Mosher kaj Raymond Lorie.

SGML donas diversajn markajn sintaksojn kiuj povas esti uzataj por multaj aplikaĵoj. Per ŝanĝi la SGML Deklaron oni eĉ ne devas uzi "angulajn krampojn", kvankam ili estas kutimaj.

SGML estis originale formita por ebligi la transsendadon de maŝinlegeblaj dokumentoj en grandaj projektoj en registaro kaj aerospaca industrio. Ĝi ankaŭ jam estas uzata vaste en la presa kaj eldona industrioj.

Ekzemplo de SGML-sintakso:

<QUOTE TYPE="ekzemplo">
kutime io kiel <ITALICS>tio ĉi</ITALICS>
</QUOTE>

SGML estas ISO normo: "ISO 8879:1986 Information processing -- Text and office systems -- Standard Generalized Markup Language (SGML)"

SGML estas tre fleksebla kaj iloplena, sed ĝia komplikeco jam malhelpis vastan aplikadon por malgrandskala ĝenerala uzo.

HTML kaj XML estas ambaŭ idoj de SGML. Dum HTML estas aplikaĵo de SGML, XML estas profilo-specifa subaro de SGML, formita por esti pli simple sintakse analizebla kaj traktebla ol plena SGML. XML estas provo simpligi SGML-on por ĝeneralaj aplikaĵoj, ekz. la Semantic Web.

Eksteraj ligiloj redakti