SILC (angle: Secure Internet Live Conferencing, Esperante: Sekura Interreta Viva Konferencado) aŭ Projekto SILC (SIVK) evoluigas la protokolon SILC, kies intenco estas provizi laŭeble mult-ecajn konferencajn servojn je alta sekureco.

SILC
komputila retkomunika protokolo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

Projekto SILC kunordigis ka evoluigon de la protokolo dum la lastaj jaroj. La specifaĵoj de la protokolo publikiĝis pere de Internet Engineering Task Force (IETF). Projekto SILC celas plene normigi la protokolon SILC en IETF.

La projekto krome evoluigas la referencan realigon de la protokolo SILC sur la flankoj klienta kaj servila. Por program-evoluigantoj la projekto kreis la ilaron SILC, kiu provizas bibliotekojn por eksteraj uzantoj de SILC por integrigo en iliajn produktojn. Laste projekto SILC respondecas ankaŭ pri organizado de la SILC-a reto kaj ĝiaj evoluigo kaj zorgado; tiu reto provizas al uzantoj publikan kaj liberan aliron al la servoj de reto SILC.

SILC bone taŭgas por Esperantaj retbabiladoj kaj mesaĝoj, ĉar ĝi unikodas. Ĉi tempe oni povas uzi ĝin kiel tujmesaĝilo kaj por sekure sendi dosierojn.
Ekzistas kanalo nomata »esperanto«.

Klientoj redakti

Robotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti