Sacred Harp

Usona voĉmuzika tradicio

Sacred Harp (t.e. Sankta Harpo, kiu tradicie aludas la homan voĉon) estas usona muzika tradicio, muzika movado ankaŭ internacie kreskanta, kaj la titolo de la ĉefaj kantlibroj uzataj en tiu movado.

Kovrilo de la 1936-a revizio en la James-Denson-linio

Sacred Harp: la tradicio redakti

 
Kanto el The Sacred Harp, montrante la kvarvoĉan aranĝon kaj la formnotacion

Sacred Harp estas subspeco de la fasola formnotacia muzika tradicio de kantlernejoj. Tipa muziko de Sacred Harp enhavas disajn agord-harmoniojn en tri aŭ kvar voĉaj partoj aparte presitaj. La kantantaro kantas ĝin laŭte en kvarlatera "kava kvadrato", voĉe celante la centron de la kvadrato, kie staras gvidanto. La tekstoj de la kantoj plejparte estas kristanaj religiaj tekstoj diversspecaj (psalmoj, himnoj ktp).

Sacred Harp: la movado redakti

 
Kantantoj en la kava kvadrato ĉe kantkunveno de Sacred Harp, Seatlo, 2016-02-21

La movado de Sacred Harp komenciĝis en suda Usono en la jaroj 1844-45. Dum multaj jardekoj ĝi estis esence regiona, rura fenomeno, sed ĉirkaŭ la mezo de la dudeka jarcento, parte pro la eldonaĵoj de George Pullen Jackson, muzikistoj kaj muzikologoj en la urboj kaj en aliaj partoj de la lando komencis atenti ĝin. Iom post iom ĝi disvastiĝis kaj diversiĝis. Nun ekzistas kantrondoj de Sacred Harp ne nur en preskaŭ ĉiuj partoj de Usono, sed en Kanado, Aŭstralio, Japanio, Koreio, Israelo, Irlando, Britio, Nederlando, Germanio, ...

The Sacred Harp: la libroj redakti

La tradicio kaj movado de Sacred Harp komenciĝis kiam eldoniĝis 262-paĝa kantlibro, redaktita de B. F. White kaj E. J. King, The Sacred Harp, en 1844. King mortis nelonge post la eldono, sed White daŭre redaktis la libron, aperigante reviziojn en 1850, 1859, kaj 1869, kiam la libro pligrandiĝis al 477 paĝoj. White mortis en 1879 ne fininte kvaran revizion. La eldono de 1869 daŭre uziĝis ĝis la fruaj jaroj de la 20-a jarcento, kiam aperis pluraj novaj redaktoj, i.a. de W. M. Cooper, de J. L. White, kaj de J. S. James. La verkoj de White ne multe populariĝis, sed tiuj de Cooper kaj de James fariĝis la unuaj eldonoj de du konkurencaj "Sacred Harp"-oj. Nuntempe la James-linion reprezentas la plej vaste uzata libro, tiu de Denson 1991. La versio de Cooper estas plurfoje reviziita, plej laste en 2012, kaj tre popularas precipe en Florido, partoj de Alabamo, kaj Teksaso. Grupoj en la movado Sacred Harp kantas ankaŭ el aliaj libroj, sed la "Sacred Harp"oj de Denson 1991 kaj Cooper 2012 esence unuigas ilin.

Fontoj redakti

La artikolo estas bazita sur informoj en la angla Vikipedio.