Sahaptena lingvo

La Sahaptena lingvo estas altebenaĵa penuta lingvo parolata laŭlonge de la rivero Kolumbio en la suda Vaŝingtonio, la norda Oregono kaj la sudokcidenta Idaho. La Sahaptena havas kvar dialektojn kaj 100-125 parolantojn. Ĝi apartenas al la Sahaptiaj lingvoj.