Senelirejo

(Alidirektita el Sakovojo)

Senelirejo estas loko, el kiu ne eblas eliri krom tra la enirvojo. Sakostrato (strato nur enirebla kaj elirebla tra nur unu direkto) estas tipa ekzemplo de senelirejo.

Tabulo

La koncepto ofte uzatas figursence, por paroli pri problemo, kiun malgraŭ jama rezonado ne eblas plu disfadenigi.

Samsignifaj figursencaj esprimoj en aliaj lingvoj redakti

Pluraj lingvoj esprimas la figursencan koncepton per apartaj vortkombinoj:

  • Angle: dead end ("morta fino")
  • Ĉeĥe: slepá ulice ("blinda strato")
  • Eŭske: kale itsu ("strato blinda")
  • France: cul-de-sac ("sakfundo")
  • Germane: Sackgasse ("sakstrateto")
  • Hungare: zsákutca ("sakostrato")
  • Itale: vicolo cieco ("strateto blinda")
  • Latve: strupceļš ("vojo kvazaŭ hakita arbotrunko")
  • Litove: aklavietę ("blinda loko")
  • Malsuprasorabe: slěpa gasa ("blinda strateto")
  • Suprasorabe: slepa hasa ("blinda strateto")