Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Salar la salmo (angle Salar the Salmon) estas romano de la brita verkisto Henry Williamson, eldonita en 1935. Ĝi rakontas la vojaĝon de virsalmo de la Atlantika Oceano ĝis sia frajejo en la fontakvoj de brita rivereto.

Salar la salmo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Kunteksto redakti

Williamson loĝis apud la rivero Bray en Sudokcidenta Anglujo. Liaj plurflankaj scioj pri riveraj bestoj venis de spertoj kiel sporta fiŝkaptisto, kiel nedetrua observanto de sovaĝaj bestoj, kaj kiel konanto de aliaj fiŝkaptistoj kaj akvintendantoj.[1]

Enhavo redakti

La rakonto sekvas la migron de kvinjara virsalmo de la Atlantika Oceano ĝis sia frajejo en la fontakvoj de rivereto ne eksplice nomata, sed kiu evidente estas la Bray. Ĝi traktas la vivon de la nehomaj roluloj laŭ realisma vidpunkto, fontanta el scienco kaj la personaj konoj de la aŭtoro. La roluloj ne uzas lingvan komunikadon, sed la rakontanto donas al ili nomojn, ofte uzante la sciencan nomon de la koncerna specio (ekzemple Salar por la ĉefrolulo, devene de la scienca nomo Salmo salar) aŭ nomon el alia neangla lingvo. Salar akompanas salminon Gralaks kaj brunan truton Trutta, dum multaj aliaj roluloj aperas nur mallonge. Alia daŭre aperanta rolulo estas homo nomata Shiner, ŝtelkaptanto de fiŝoj, kiu observas Salar kaj iom post iom simpatiiĝas al li. La romano kulminas kun la pariĝo de Salar (inter aliaj rivaloj) kun Gralaks, lia morto de malsano, kaj la eloviĝo de la salmidoj.

Temoj redakti

La romano reliefigas la kompleksecon kaj potencon de la natura medio, kontrastante la interagantajn vivojn de bestoj kun tre diversaj vivdaŭroj, fortikecoj, kaj kapabloj rezisti la fortojn de akvo kaj vetero, sed ĉiuj kun propra sento de agocelo.[2] Ĝi emfazas la subjektivajn sentojn de Salar kaj la aliaj nehomaj roluloj. Kiam ĝi parolas pri homoj, ĝi videbligas la konflikton inter relative malriĉaj fiŝkaptistoj kaj la akvintendantoj, kiuj laŭ ili trudas leĝojn kaj regulojn serve al la interesoj de riĉaj sportaj fiŝkaptistoj.[3] Shiner prezentas rimarkindan personan evoluon, komencante kiel fiŝkaptisto kaj finante kiel empatia helpanto de fiŝoj (aŭ almenaŭ de Salar).

Tiutempaj sciencistoj laŭdis la ĝustecon de la informoj pri fiŝa biologio en Salar la salmo, sed malkontentis pri ĝia prezento de fiŝoj kiel sentipovaj subjektoj, kvankam nuntempe tia konceptado de fiŝaj sentoj estas pli serioze diskutata.[4] Salar fariĝis la due plej fama romano de Williamson post la similtema Tarka la lutro, kaj laŭ Masterplots superas ĝin je la "aranĝo de okazoj en simpla sed drama kronologia sinsekvo".[5]

Referencoj redakti

  1. Allmark-Kent, Candice. 2022. "How to Read Fishes: Science, Empathy, and Salar the Salmon". Society & Animals 30(2).
  2. "Salar the Salmon". 1985. Masterplots.
  3. "Salar the Salmon". 2015. Cyclopedia of Literary Characters.
  4. Allmark-Kent, Candice. 2022. "How to Read Fishes: Science, Empathy, and Salar the Salmon". Society & Animals 30(2).
  5. "Salar the Salmon". 1985. Masterplots.