Knabina salto

(Alidirektita el Salto de Knabino)

Knabina salto (ĉeĥe: Dívčí skok) estas rigardejo kun altano kaj benketoj sur la romantika roko (650 m super marnivelo). Sur tiu ĉi loko longe antaŭ fondiĝo de la minista urbo staris burgeto gardanta aliron de la ŝtatlimo. Al la rigardejo oni aliras el urbo Jáchymov de la Kulturdomo, preter la kapelo de Sankta Barbora. Oni devas ascendi tra la arbaro dekstren ĝis sub la restoracio Panoramo, de tie surebene tra Smetana-strato. Malantaŭ la restoracio Panoramo estas eksa ekzekutejo de la urbo.

El la rigardejo videblas arbaroj kaj valoj de Jáchymov - kontraŭe estas Stříbrný vrch (Arĝenta monteto - 900 m alta) de ĝi pli sude es-tas verto de Černá skála (Nigra roko) sur Popov (752 metrojn super mar-nivelo); ĝuste sub la rigardejo estas ŝoseo Jáchymov - Ostrov kaj terŝutaĵo de la eksa fervojo; sude malantaŭ videblas Doupov--montaro. Norde super la arbaro videblas verto de Šedá skála (Griza Roko) kaj malantaŭ ĝi surhorizonte Sluneční vír (Suna Vortico).