Insulo San Benedicto

(Alidirektita el San Benedicto)

La insulo San Benedicto, antaŭe nomita insulo Anublada, estas la tria insulo plej granda de la insuloj Revillagigedoj, en Meksiko. Ties grando estas de 4,8 km por 2,4 km, kun areo de 10 km² kaj ĝi estas nek loĝata nek loĝebla.

Insulo San Benedicto
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco310 m [+]
Koordinatoj19° 19′ N, 110° 48′ U (mapo)19.315556-110.803611Koordinatoj: 19° 19′ N, 110° 48′ U (mapo)
Plej alta punktoVolcán Bárcena [+]

Longo4,8 km (3 mi)
Larĝo2,4 km (1 mi)
Areo6,124 km² (612 ha) [+]
Loĝantaro0 [+]

Insulo San Benedicto (Meksiko)
Insulo San Benedicto (Meksiko)
DEC
Insulo San Benedicto
Insulo San Benedicto
Map
Insulo San Benedicto
Vikimedia Komunejo:  San Benedicto island [+]
vdr

La insulo estas de vulkana deveno. Ĝi havas du elstarajn montopintojn, el kiuj la plej alta, Bárcena, altas 310 metrojn je la suda parto de la insulo. Tiu havas la tipan formon de vulkana kratero. Bárcena havas registrita nur unu historiepokan erupcion, kiu ekis la 1an de aŭgusto 1952 kaj pluis ĝis la 24 de februaro 1953. La erupcio detruis plejparte la flaŭron kaj surteran faŭnon. La klimato estas varma-subhumida kun someraj pluvoj. Oriente de San Benedicto ekzistas strando al kiu eblas elŝipiĝi.