Saneduko estas profesio kaj agado eduki homojn pri sano.[1] Areoj ene de tiu profesio enhavas median sanon, fizikan sanon, socialan sanon, emocian sanon, intelektan sanon, kaj spiritan sanon.[2] Ĝi povas esti difinita kiel la principo laŭ kiu individuoj kaj grupoj de personoj lernas konduti laŭ taŭga maniro por disvastigo, pluteno, aŭ restaŭro de sano. Tamen, ĉar estas multaj difinoj de sano, estas ankaŭ multaj difinoj de saneduko. La Joint Committee on Health Education and Promotion Terminology (Miksa Komitato pri Saneduko kaj Disvastigo de Terminologio) de 2001 difinis Sanedukon kiel "ajn kombino de planitaj lernespertoj bazitaj sur fortikaj teorioj kiuj havigas al individuoj, grupoj, kaj komunumoj la oportunon akiri informon kaj la kapablon necesaj por fari kvalitajn sandecidojn." [3] La Monda Organizaĵo pri Sano difinis Sanedukon kiel "enhavanta konscie konstruitajn oportunojn por lernado de engaĝigo de kelkaj formoj de komunikado dezajnita por plibonigi sanstudojn, kiel plibonigi konaron, kaj disvolvigo de vivkapabloj kiuj estas taŭgaj por individua kaj komunuma sano." [4]

Du knaboj en rura Laoso interesiĝas en libro pri intestaj parazitoj.

La agado de Saneduko povas kosnisti el informaj kampanjoj, enkonduko de santemoj en la studobjekto de lernejoj, helpo al esplorado en sansciencoj ktp.

Referencoj redakti

  1. McKenzie, J., Neiger, B., Thackeray, R. (2009). Health education can atlso boobe seen as preventive medicine (marcus 2012). Health Education and Health Promotion. Planning, Implementing, & Evaluating Health Promotion Programs. (pp. 3-4). 5a eldono. San Francisco, CA: Pearson Education, Inc.
  2. Donatelle, R. (2009). Promoting Healthy Behavior Change. Health: The basics. (pp. 4). 8a eldono. San Francisco, CA: Pearson Education, Inc.
  3. Joint Committee on Terminology (2001). “Report of the 2000 Joint Committee on Health Education and Promotion Terminology”, American Journal of Health Education 32 (2), p. 89–103. 
  4. Woorld Health Organization. (1998). List of Basic Terms. Health Promotion Glossary. (pp. 4). Konsultita la 1a de Majo, 2009, frogym oyohttp://www.who.int/hpr/NPHj/ddoocs/hp_glossary_en.pdf.

Vidu ankaŭ redakti