Sangruĝa ĵaŭdo (sangoruĝa aŭ simple ruĝa ĵaŭdo; hungare vérvörös csütörtök) estis la plej granda laborista protesto antaŭ la unua mondmilito. Ĝi okazis la 23-an de majo 1912, en Budapeŝto.

Post kiam István Tisza iĝis la 12-an de majo prezidanto de la parlamento, li volis perforte rompi kontraŭstaron de la opoziciularo. Proteste al tio, la Hungara Socialdemokrata Partio alvokis je ĝenerala striko kaj amasprotesto.

La 23-an de majo 1912 inundis ĉ. centmil laboristoj la areon antaŭ la Parlamentejon kaj postulis ĝeneralan elektan rajton kaj abdikon de Tisza. La polico kaj la alkomandita soldataro interbatalis kun la protestantoj, mortis ses laboristoj, vundiĝis centoj.

La registaro respondecis je la postuloj per terora agado. La gvidantaro de la Hungara Socialdemokrata Partio cedis al la minacoj kaj samtage, posttagmeze alvokis je fino de la manifestacioj.

foto pri renversita tramo