Sankta Raĵden
Sankta Raĵden (kartvele რაჟდენ სპარსი), ankaŭ Raĵden Persiano aŭ Raĵden Unuemartiro († eble en la jaro 457), estis persa nobelo en deĵoroj de ibera reĝo Vaĥtang la 1-a. Li konvertis al kristanismo. En bataloj kontraŭ sasanida Persio li estis militkaptita. Post tio, kiam li rifuzis rezigni de sia kredo, li estis krucumita kaj mortigita per venenigitaj sagoj.
Sankta | ||
Raĵden | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Morto | 3-an de aŭgusto 457 | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Sanktulo | ||
Honorata en | ĉiuj ortodoksaj eklezioj, precipe la kartvela | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kiel la sanktulo li estas adorata de ĉiuj ortodoksaj eklezioj, precipe de Kartvela Ortodoksa Eklezio.