Veronika

virina persona nomo
(Alidirektita el Sankta Veroniko)

Veronika estas latinigita versio de la origine grekdevena virina nomo Βερενίκη, Berenikē, signifanta alportanto de venko.

Al la nomo estas ligita, ke laŭ apokrifa skribo, Veronika estis nomo de tiu virino, kiu dum la pasiono transdonis tukon al Jesuo, laŭlegende ŝian vualon, por forviŝi de lia vizaĝo sangon kaj ŝviton, kaj laŭ mezepoka legendo (la tuko aperis en la 12-a jarcento) en la ŝtofo videbliĝis liaj vizaĝaj trajtoj. Same laŭlegende, Veronika suferis de hemofilio kaj en la momento, kiam ŝi tuŝis Jesuon, ŝi saniĝis. Pro la mezepoka legendo, la momento kiam Veronika per tuko viŝas la vizaĝon de Jesuo iĝis parto de la preĝaro Via crucis kaj de multaj bildigoj pri la vojo de Jesuo al sia krucumo. La nova testamento ne mencias ŝin.