Sebestyén Rozgonyi

ROZGONYI Sebestyén (rozgonji) estis hungara vojvodo de Transilvanio naskita en ? kaj mortinta en ? post 1463.

Biografio redakti

Sebestyén Rozgonyi estis adepto de familio Hunyadi. Li partoprenis en la batalo de Nándorfehérvár. Oni arestis lin kune kun la estonta reĝo Matiaso la 1-a, sed li fuĝis. En jaroj 1456 – 58 li estis ĉevalistmajstro. Li apogis la elekton de Matiaso, poste kiel kapitano li luktis kontraŭ la husitoj (1458). De 1458 ĝis 1460 li estis vojvodo de Transilvanio. De la reĝo li ricevis la fortikaĵon Cserép kaj ties bienegon (departemento Borsod).

Fonto redakti