Sempaj (先輩 [Senpai], laŭvorte: "kamarado, staranta antaŭe") estas japana termino, kiu kutime signifas homon, kiu estas pli sperta pri io. En budo (japana luktoarto) oni nomas "sempaj" tiun, kiu okupiĝas pri la speco de luktoarto dum pli da tempo.

Kohaj (後輩 [Kōhai], laŭvorte: "kamarado, staranta malantaŭe") estas japana termino, kiu signifas homon, kiu estas malpli sperta pri iu speco de budo (japana luktoarto).

La vorto "sempaj" estas vaste uzata en lernejo, kie lernanto de malpli alta klaso nomas per tiu vorto lernanton de pli alta klaso. Tiu vorto estas uzata ankaŭ kiel noman sufikson, oni aldonas ĝin post nomo de sia sempaj.

Vidu ankaŭ redakti