Senvestiga priserĉo
La senvestiga priserĉo estas priserĉo de suspektita persono, dum kiu procezo, la priserĉita persono devas sin tute aŭ parte senvestigi.
Okaze de tute senvestiga priserĉo, oni povas uzi la esprimon nuda priserĉo. Nuda priserĉo povas okazi ĉe forte bazita suspektinda krimago, ekz. ĉe prizonoj, ĉe flughavenoj. Tiokaze, oni povas eĉ priserĉi la homajn korpajn aperturojn (buŝkavo, seksaj organoj, anuso) por trovi kaŝitajn malpermesitaĵojn aŭ pruvaĵojn pri krimago.
Oni parolas pri parte senvestiga priserĉo, se ekz. ĉe flughavenoj persono devas demeti la ŝuojn, mantelon.