Serie C estas la tria divido de futbalo en Italio. Nome ĝi estas la plej malalta de profesia karaktero. Ĝi estis fondita en 1935. En 1978 ĝi dividiĝis en Serie C1 kaj Serie C2, kiuj poste estis renomitaj Lega Pro Prima Divisione kaj Lega Pro Seconda Divisione en 2008. Ĝi estis refondita en 2014 kun la nomo Lega Pro, sed la 25a de majo 2017, la Asembleo de Kluboj de Lega Pro aprobis unanime la revenon al la origina nomo Serie C.