Sicilia defendo

la ŝaka ludkomenco 1. e4 c5
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
Sicilia defendo

Sicilia defendo estas ŝaka malfermado, atingebla per la movoj:
1.e4 c5

Historio redakti

Unuaj mencioj pri la malfermo aperas en traktato de Lucena (16a jarcento) kaj en plimalfrua manuskripto de Polerio kaj Greco. En 1842 Karl Janiŝ publikigis analizon de la malfermo. En la 19a jarcento oni opiniis ke ĝi ne estas avantaĝa por nigro. Poste la malfermon uzis kaj enportis grandan kontribuon por evoluo de teorio ĉiuj mondĉampionoj (krom Steinitz). Preskaŭ ĉiuj plej fortaj ŝakludantoj de la mondo havas ĝin en sia malferma repertuaro. Nun sicilia defendo estas plej ofta responda movo por 1. e4 kaj unu el plej popularaj malfermoj entute.

Variaĵoj redakti

  • 2. c2-c3 — Variaĵo de Alapin
  • 2. b2-b4 — Sicilia gambito
  • 2. d2-d4 c5:d4 3. c2-c3 — Gambito de Mor
  • 2. f2-f4 d7-d5 3. e4:d5 Ĉg8-f6 — Gambito de Tal
  • 2. Ĉb1-c3 — Fermita variaĵo (Ĉigorina sistemo)
  • 2. Ĉg1-f3 Ĉg8-f6 — Variaĵo de Rubinŝtejn
  • 2. a2-a3
  • Bazaj variaĵoj:
    • 2. Ĉg1-f3 Ĉb8-c6
      • 3. d2-d4 c5:d4 4. Ĉf3:d4
        • 4…Ĉg8-f6 5. Ĉb1-c3 e7-e5 — Varianto de Sveŝnikov
        • 4…g7-g6 — frua «drako»
          • 5. c2-c4 — Variaĵo de Maroci
          • 5. Ĉb1-c3
      • 3. Kf1-b5
    • 2. Ĉg1-f3 d7-d6
      • 3. d2-d4 c5:d4 4. Dd1:d4
      • 3. d2-d4 c5:d4 4. Ĉf3:d4 Ĉg8-f6 5. Ĉb1-c3
        • 5…g7-g6 — Varianto de drako
        • 5…e7-e6 — Shevingena variaĵo
          • 6. Bf1-c4 — Atako de Sozin
          • 6. Bf1-е2 — Variaĵo de Maroci
          • 6. g4 — Atako de Keres
          • 6. f4 — Varianto de Tal
        • 5…a7-a6 — Variaĵo de Najdorf
          • 6. Kc1-g5 — Atako de Rauzer
          • 6. Kf1-c4 — Atako de Sozin
      • 3. Kf1-b5
    • 2. Ĉg1-f3 e7-e6 3. d2-d4 c5:d4 4. Ĉf3:d4
      • 4…a7-a6 5. c2-c4 — Variaĵo de Paulsen
      • 4…Ĉg8-f6 5. Ĉb1-c3 — Klasika variaĵo

Pluraj sistemoj povas kreiĝi per transmeto de movoj (ekz. atako Sozin aŭ atako Rauzer).