La aos sí (en gaela iːs ˈʃiː, pli malnova formo aes sídhe ,en gaela eːs ˈʃiːə) estas subteraj, supernaturaj estaĵoj aŭ raso en Irlanda mitologio kaj en la Skota mitologio komparebla al la feoj aŭ al la elfoj. Oni supozas, ke ili loĝas subtere en feaj montetoj, trans la okcidenta maro, aŭ en nevidebla mondo kiu kunekzistas kun la mondo de homoj. Tiu mondo estas priskribata en la Lebor Gabála Érenn (registrita en la Libro de Leinster) kiel paralela universo kie la aos sí iras inter vivantaj estaĵoj. En Irlanda lingvo, aos sí signifas "homoj de montetoj" (la amasmontetoj estas konataj en Irlanda kiel "la sídhe"). En Irlanda literaturo la homoj de la amasmontetoj estas nomataj ankaŭ daoine sídhe {en gaela prononco ˈdiːnʲə ˈʃiːə); en Skota mitologio ili estas daoine sìth. Ili estas diverse nomataj kiel prauloj, spiritoj de naturo, diinoj aŭ dioj.

Estaĵoj redakti