Silver Car Crash (Double Disaster)

pentraĵo de Andy Warhol

Silver Car Crash (Double Disaster) (Arĝenta Aŭtoakcidento (Duobla Katastrofo)) estas pentraĵo de 1963 pentrita de la usona artisto Andy Warhol. En Novembro de 2013 ĝi estis vendita kontraŭ 105 milionoj da usonaj dolaroj (nome 65.5 milionoj da pundoj) ĉe aŭkcio, markante novan pli altan prezon por pentraĵo de Warhol.[1][2]

Historio redakti

Silver Car Crash (Double Disaster)[3] montras torditan korpon en la ruinigita interno de arĝenta aŭto. Ĝi estis pentrita de Andy Warhol je aĝo de 35. Ĝi estis la lasta pentraĵo de la artisto kiu estis lasata en privataj manoj. La pentraĵo estas 8 por 13 futoj, kaj estis ekspoziciita nur unufoje en publiko dum la lastaj 26 jaroj.

Tiu arta majstroverko estis posedata de eŭropa kolektisto dum 20 jaroj. En Novembro 2013, kvin pliproponantoj luktis por la pentraĵo en aŭkcio de nuntempaj artaĵoj organizita de Sotheby’s, alvenante al prezo de 105 milionoj da usonaj dolaroj. La nomo de la venkinto neniam estis publikigita.

La fina prezo estis super la esperoj de la organizantoj, ĉar la pentraĵo estis ĉirkauzkalkulita je $60–80 million. Tiu prezo rompis la antaŭan rekordon pagitan por varhola pentraĵo, establita en 2007 ĉe aŭkcio de Christie's je 72 milionoj da usonaj dolaroj por Green Car Crash (Green Burning Car I).

Referencoj redakti

  1. Andy Warhol auction record shattered. BBC News. Alirita 2013-11-14.
  2. "Andy Warhol painting sells for $105M", New York Daily News, 2013-11-13. Kontrolita 13a de Novembro 2013.
  3. Silver Car Crash. Alirita 2014-01-05.

Vidu ankaŭ redakti