Sinantropio

La esprimo sinantropio priskribas la alkutimiĝon de besto- aŭ planto-specio al la setleja ĉirkaŭo de la homo.

Ofte oni diferencigas inter:

Eŭsinantropio (= deviga sinantropio): la vivejo kaj la reprodukado de la koncerna vivformo estas minimume limigita en certa klimatzono al la homa setlejo. En Mezeŭropo ekzemploj estas la litocimo, la panskarabo, la farunskarabo kaj la ĝis nun nur en domoj troviĝinta teridiedo Steatoda grossa.

Duonsinantropio (= fakultativa sinantropio): la vivformo trovis en homaj setlejoj optimumajn vivkondiĉojn, sed ankaŭ ekzistas ekster setlejoj. Tio estas en Mezeŭropo ekzemple la ordinara apuso.

LiteraturoRedakti

  • Herbert Sukopp & Rüdiger Wittig (eld.): Stadtökologie. 2. Aufl. G. Fischer; Stuttgart, Jena, Lübeck, Ulm; 1998: S. 276 ff. ISBN 3-437-26000-6