Sindromo de Kanner

La Sindromo de Kannerinfaneta aŭtismo estas la klasika formo de la aŭtismo. Ĝi ne estas en la DSM-IV aŭ en la ICD 10, sed en iuj landoj oni uzas tiun kategorion. Ĝi estas neŭrobiologia evolva perturbo. Oni povas frue observi la simptomojn: la rigidecon de pensado, la malkapablan komunikadon, kaj la rudimentan socialan konduton. La infanoj ofte estas ankaŭ intelekte malkapablaj, aŭ ofte ne lernas paroli. Iuj uzas la nomon de la sindromo por infanoj, kiuj estas aŭtismaj kaj mutaj.

Simptomoj redakti

La ĉefaj simptomoj de la Kanner-sindromo estas:

  • kvalitativa perturbo de dupleksaj socialaj interakcioj
  • kvalitativa perturbo de la komunikado
  • mallarĝa intereso kaj stereotipoj
  • la perturboj komencas en la tri plej fruaj jaroj

La evolvado, la percepto, la komunikado, kaj la socialaj interakcioj estas perturbitaj. Oftas la dorm- kaj manĝperturboj, la fobioj, la subita kolero, kaj la aŭtoagresio.

Iuj evolvas en la unuaj monatoj alie, aliuloj montras la unuajn sindromojn en la dua aŭ tria vivjaro. Ankaŭ la tiamaj kapabloj devolvas.

En la mondo de la neorakeblaj ŝanĝadoj estas la konstateco esenca. Se la iu ne estas tia, kiel ĝi devus esti, la aŭtismuloj povas paniki.

La sindromon karakterizas ankaŭ la aŭtisma soleco. Iuj povas nur malfacile kontakti kun homoj; la iloj faras pli grandan ĝojon, ol la aliaj infanoj. Aliuloj serĉas kontakton, sed pro de ilia perturbita konduto ili ne estas komprenitaj.

Komunikado redakti

La komunikado de la aŭtismuloj estas karaktere perturbita. La perturboj povas esti monotona parolo, eĥolalio, kaj la malkomprenado de la metaforoj. Pleje suferas la uzado de la lingvo; la gramatiko, la semantiko kaj la artikulado ofte estas bona. La duono de la Kanneraj aŭtismuloj estas muta. La diagnoso ne estas klara, ĉar iuj ne la gravan, sed per la muteco akompanita aŭtismon nomas kiel sindromo de Kanner. La komunikadon povas helpi la skribado, la desegnaĵoj kaj la pentraĵoj. La reprezentado de la voĉkonservoj aŭ la komputiloj povas kuraĝigi la parolon.

Kaŭzoj redakti

Laŭ sondoj la aŭtismo havas genetikajn kaŭzojn, kaj multaj genoj kontribuas al ĝi. Ni ne konas la procesojn kiuj faras la subjekton aŭtistan. La ekspertoj konsideras, ke la frua teorio de la rigida, neamaj gepatroj ne estas ĝusta.

Konsekvencoj redakti

La severa aŭtismo perturbas la sensadon kaj la komunikadon. La aŭtisma izoleco malhelpas la novajn socialajn kontaktojn kaj la enigadon en la familio kaj la lernejo. La malbona aplikado de la socialaj reguloj kaŭzas multan streson. Tiuj infanoj estas malfacile edukeblaj, kaj ofte la subjekto ne povos vivi memstare.

Fontoj redakti

  • DSM IV.
  • Frith, Uta (1991) Autism and Asperger's Syndrome. Cambridge University Press;
  • Baron-Cohen, Simon; Bolton, Patrick (1993). Autism: The Facts. Oxford University Press;
  • SCHOR, B.J./SCHWEIGGERT, A.: Autismus ein häufig verkanntes Problem, Donauwörth 1999
  • DZIKOWSKI, S.: Ursachen des Autismus, 2. Auflage, Weinheim 1996
  • REMSCHMIDT, H.: Autismus-Erscheinungsformen: Ursachen, Hilfen, München 2000