Sinteza anarkiismo

Sinteza anarkiismo, sintezisma anarkiismo, sintezismosintezaj federacioj estas formo de anarkiisma organizado kiu klopodas kunigi anarkiistojn de diferencaj tendencoj sub la principoj de anarkiismo sen adjektivoj.[1] En la 1920aj jaroj tiu formo trovis siajn ĉefajn proponantojn ĉe la anarki-komunistoj Volin kaj Sébastien Faure, kunigante anarkiistojn el la tri ĉefaj tendencoj: nome individuisma anarkiismo, komunisma anarkiismo, kaj anarki-sindikatismo.[1][2] Ĝi estas la ĉefa principo ĉe la anarkiistaj federacioj grupigitaj ĉirkaŭ la nuntempa tutmonda Internacio de Anarkiistaj Federacioj.[1]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 "J.3.2 What are "synthesis" federations?" en An Anarchist FAQ. Arkivita el la originalo je 2010-10-07. Alirita 2016-06-25.
  2. "The remedy has been found: libertarian communism."Sébastien Faure. "Libertarian Communism"

Eksteraj ligiloj redakti