Skógafoss
Skógafoss estas akvofalo en Islando. Ĝi estas 25 m larĝa kaj 62 m alta. Ĝi situas proksime al la mezo de la suda marbordo islanda, kelkdek kilometroj oriente de Seljalandsfoss. Skógafoss situas ĉe la lerneja kaj muzea vilaĝeto Skógar.
Akvofalo Skógafoss | |||
---|---|---|---|
akvofalo | |||
Lando | Islando | ||
Rivero | Skógá | ||
Alteco | 62 m | ||
Geografia situo | 63° 31′ 47″ N, 19° 30′ 50″ U (mapo)63.529722222222-19.513888888889Koordinatoj: 63° 31′ 47″ N, 19° 30′ 50″ U (mapo) | ||
| |||
Ĉe la akvofalo komencas piedira vojeto sur Fimmvörðuháls, la montpasejo inter la glaĉeroj Mýrdalsjökull kaj Eyjafjallajökull.