Smokingo estas ceremonia, festa vespera vesto, malpli ceremonia ol frako. La nomo venas el la angla vorto smoking jacket („Fumĵaketo“) dum la anglalingvanoj mem nomas ĝin black tiedinner-jacket (Anglio) aŭ Tuxedo, Tux (Usono).

skizo de smokingo
viroj en smokingo

La smokingo estis originala provizora vesto por fumada tempo. Ĝi servis eviti fumodorigon de aliaj vestoj kaj ne aperi en fumodora vesto antaŭ la virinoj. Ĝi aperis fine de la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti