Sombra metalroko (angle: Dark Metal) estas ideo, kiu ekestis kun la albumo de la muzikgrupo Bethlehem, kiu nomatas Dark Metal. Ĝi priskribas metalan muzikon inter gotikmetalo, nigrametalo kaj mortmetalo.

Mallonge:

  • Ĝi estas malpli melodia ol gotikmetalo.
  • Ĝi estas pli melodia ol nigrametalo kaj uzas pli da instrumentoj kaj oni ofte kantas klaravoĉe.
  • Ĝi havas plimulte agresajn tekstojn ol mortmetalo kaj do tre similas nigrametalon.
  • Ĝi estas pli rapida ol damna metal'.


Rekoniloj redakti

La sombra metalo uzas rekonilojn el la nigra-, gotik- kaj mortmetalo, sed ankaŭ el la damna metalo kaj ne estas difinata tre klare; tial ofte muzikgrupoj estas en la nigrametala stilo, kvankam ili kune ne havas multe da kunecoj! Plej ofte, tiuj ĉi muzikgrupoj antaŭe ludis tiujn ĉi menciitajn stilojn - ekzemple Dimmu Borgir ĉekomence klare ludis nigrametalon - , sed poste aliiĝis rekte al sombra metalo.

Historio redakti

Ofte oni uzis la esprimon en la fino de la naŭdekaj jaroj , tiam multaj muzikgrupoj komencis ludi muzikon, kiu estis vere alia ol la normalaj difineblaj ĝenroj. Oni konsekvence ne povis ordigi ilin al unu de tiuj czi ĝenroj aŭ subĝenroj, tial ili elformiĝis kiel nova ĝenro. Ĉar la temo estis plej ofte sombra, oni komencis uzi angle Dark Metal.

La sceno de nigrametalo - kiu havas firmajn imagojn pri sia muziko - ofte parolas de Dark Metal tiam, kiam muzikgrupo forte ŝanĝiĝis kaj - laŭ opinio de tiu ĉi sceno - abandonis la ideon de la nigrametalo. Tial oni ofte disputas, ĉu muzikgrupo nun estas nigra- aŭ sombrametalo. Bona ekzemplo jen estas Dimmu Borgir, kiu havis tiutempe (1994 - For all tid ) - alian stilon ol nun (ekzemple 2003 - Death Cult Armaggedon).

Ne ekzistas vera sombrametala sceno, ĉar ĝi estas tipa miksformo.

Konataj muzikgrupoj redakti