Sonda raketo estas raketo desegnita por porti instrumentojn kaj fari mezurojn kaj poresplorajn eksperimentojn dum sia sub-orbita flugado.

Sonda raketo Black Brant XII lanĉita el Wallops Flight Facility.

La raketoj estas ofte uzataj por ricevi indikojn aŭ porti instrumentojn de 50 ĝis 1500 km super la surfaco de la Tero, alto ĝenerale inter tiu atingebla de balonoj kaj satelitoj; la maksimuna alto atingebla de balonoj estas proksimume 40 km kaj la minumuma alto atingebla de satelitoj estas 120 km. Iuj sondaj raketoj, kiel Black Brant, havas apogeon inter 1000 kaj 1500 km, sufiĉe por atingi malaltan teran orbiton (LEO). Sondaj raketoj ofte uzas superfluajn militajn rektojn.[1]

Desegno redakti

Ĝenerale sonda raketo konsistas el raket-motoro el solida brulaĵo kaj la utila ŝarĝo (instrumentoj, mezuriloj, ekperimentoj, ktp.). La parto de libera flugo de la raketo sekvas eliptikan trajektorion kies granda duonakso estas proksime de la apogeo. La averaĝa flug-tempo estas 40 minutoj, ofte inter 5 kaj 20 minutoj. La raketo elĉerpas la brulaĵon de la unua etaĝo, kiu poste malkuniĝas kaj falas teren, permesante al la utila ŝarĝo sekvi eliptikan trajektorion kaj poste surteriĝi per paraŝuto.

Avantaĝoj redakti

Sondaj raketoj estas advantaĵaj por iuj esploradoj pro sia malalta kosto, malalta atendotempo (foje eĉ malpli ol ses monatoj) kaj la kapablo fari esplorojn kie ne eblas ilin fari per balonoj aŭ satelitoj. Ili ankaŭ estas uzataj por testi ekipaĵojn kiuj poste estos uzataj en orbitaj kosmoveturiloj. Ĝia malgrandeco kapablas ankaŭ lanĉi ilin de ĉiu ajn lokoj, ekzemple el maro per ŝhipo aŭ el izolitaj lokoj.

Referencoj redakti

  1. Marconi, Elaine M. (April 12, 2004). What is a Sounding Rocket?. Research Aircraft. NASA.

Eksteraj ligiloj redakti